Fajrovulpa aldonaĵo (Firefox Add-On) por kolektado de gramatikaj eraroj

Por en via Fajrovulpo instali aldonaĵon por kolektado de gramatikaj eraroj en Esperanto, vi povas alklaki ĉi tiun ligilon. Povas esti, ke Fajrovulpo atentigos vin pri tio, ke la aldonaĵo troviĝas ĉe nekonata paĝaro - permesu al ĝi instaliĝi. Post la instalado necesos restartigi Fajrovulpon.


Antaŭ ol ekuzi la aldonaĵon, bonus se vi en la menuo de via Fajrovulpo ĉe Iloj (Tools) / Aldonaĵoj (Add-Ons) / Eraro! / Opcioj (Options) indikus bezonatajn datumojn. Unue vi povas enskribi libere elektitan kromnomon, kaj poste elekti ĉu dum erarraportado indiki lingvonivelon kaj denaskan lingvon de la eraraŭtoro (se vi konas ilin), kaj ĉu kaj en kiu formato ricevi konfirmon ke la eraro sendiĝis. Laste ni petas vin al sonja ĉe ikso punkto net sendi vian kromnomon kaj diri ke vi okupiĝas pri ekzemplokolektado kaj informi pri ekz nova versio de erarkolektilo, aŭ aliaj aferoj pri la projekto.


Kiam vi, uzante la retumilon Fajrovulpo, rimarkas eraron en ajna Esperanta teksto en la reto, bv:

  1. marki ("selekti") la eraron;

  2. alklaki la markaĵon per dekstra musbutono;

  3. elekti en la aperinta menuo "Jen lingva eraro!";

  4. enskribi la ĝustan version de la markita tekstopeco (tio tre bonvenas, sed ne nepras!);

  5. se vi volas, elekti erartipon el la proponata listo kaj/aŭ aldoni alian komenton pri la eraro;

  6. akcepti sendokonfirmo(j)n, se vi elektis ke vi volas ricevi ilin.

Se vi markos eraron en ekz privata retmesaĝo (se vi uzas retan retpoŝtservon kiel ekz Gmail), nur la frazo en kiu la eraro aperas aŭtomate sendiĝos kune kun la eraro (kaj vi antaŭ ol sendi la eraron vidos tiun frazon), sed oni neniel havos aliron al cetero de la mesaĝteksto.


La eraroj kiujn vi raportos konserviĝos en la datumbazo de la projekto Lingvohelpilo, kaj estos uzataj por plibonigi aŭtomatan gramatikan kontroladon de Esperanto. Estas utilaj ĉiaspecaj eraroj, ankaŭ diversaj ekzemploj (en diversaj kuntekstoj) de samtipaj eraroj!


Se vi havas komentojn aŭ demandojn, vi estas tre bonvena skribi al sonja ĉe ikso punkto net.

GRANDAN ANTAŬDANKON POR VIA HELPO!