Por en via Fajrovulpo instali aldonaĵon por kolektado de gramatikaj eraroj en Esperanto, vi povas alklaki ĉi tiun ligilon. Povas esti, ke Fajrovulpo atentigos vin pri tio, ke la aldonaĵo troviĝas ĉe nekonata paĝaro - permesu al ĝi instaliĝi. Post la instalado necesos restartigi Fajrovulpon.
Antaŭ ol ekuzi la aldonaĵon, bonus se vi en la menuo de via Fajrovulpo ĉe Iloj (Tools) / Aldonaĵoj (Add-Ons) / Eraro! / Opcioj (Options) indikus bezonatajn datumojn. Unue vi povas enskribi libere elektitan kromnomon, kaj poste elekti ĉu dum erarraportado indiki lingvonivelon kaj denaskan lingvon de la eraraŭtoro (se vi konas ilin), kaj ĉu kaj en kiu formato ricevi konfirmon ke la eraro sendiĝis.
Kiam vi, uzante la retumilon Fajrovulpo, rimarkas eraron en ajna Esperanta teksto en la reto, bv:
La eraroj kiujn vi raportos konserviĝos en la datumbazo de la projekto Lingvohelpilo, kaj estos uzataj por plibonigi aŭtomatan gramatikan kontroladon de Esperanto. Estas utilaj ĉiaspecaj eraroj, ankaŭ diversaj ekzemploj (en diversaj kuntekstoj) de samtipaj eraroj!
Se vi havas komentojn aŭ demandojn, vi estas tre bonvena skribi al sonja ĉe ikso punkto net.
GRANDAN ANTAŬDANKON POR VIA HELPO!